Bonvenon al Universitato Pompeu Fabra

Ciutadella Campus Ni invitas vin resume konatiĝi kun ni pere de tiu ĉi paĝo kaj konsulti kompletan version en angla, kastilia aŭ kataluna lingvoj, se vi volas ekkoni nian universitaton pli profunde. Ni esperas, ke la ĉi-subaj informoj faciligos vian konatiĝon kun nia organizo.

Universitato Pompeu Fabra 

Universitato Pompeu Fabra (UPF) estis kreita en 1990 en la mediteranea urbo Barcelono. Ĝi estas publika organizo. Ĝiaj celoj konsistas el supera edukado de grado kaj postgrado kaj esplorado. UPF-n karakterizas moderneco, perfekteco, kvalito kaj prestiĝo, kaj ĉiuj indikiloj faris ĝin referenca universitato en la hispania universitata eduksistemo.

Universitata komunumo de UPF konsistas el 15 000 sudentoj, 1 500 instruistoj kaj 600 oficistoj. La studejo de UPF troviĝas en la centro de Barcelono.

Instruado kaj esplorado

PRBB buildingInstrua kaj esplora aktiveco de UPF centriĝas je la sekvaj kampoj de kono:

  • Eksperimentaj kaj medicinaj sciencoj
  • Politikaj kaj sociaj sciencoj 
  • Juro
  • Ekonomio kaj entrepreno
  • Humanismaj sciencoj
  • Komunikado
  • Teknologioj de informado kaj komunikado
  • Tradukado kaj filologio

UPF havas vastan oferton de studoj de grado kaj postgrado (majstro kaj doktoro), kiuj estas donataj en la kataluna, la kastilia kaj/aŭ la angla. UPF jam enkondukis la eduk-modelon de la Eŭropa Zono de Supera Instruado al siaj studoj de grado (4 jaroj) kaj al la tuto de siaj programoj de majstro (1 aŭ 2 jaroj) kaj de doktoro (1 jaro + 3 jaroj por prezenti doktoran tezon).

Rilate esploradon, UPF proponas serve al entreprenoj kaj organizoj plurfakan teamon, kiun konsistigas milo da alte kvalifikitaj esploristoj. UPF gvidas du ĉefajn esplor-projektojn: Barcelona Parko de Biomedicina Esplorado kaj Parko de Esplorado de UPF - Sociaj kaj Humanismaj Sciencoj, kiuj estas grandaj infrastrukturoj de edukado, esplorado kaj produktado en kampoj de biomedicino, komunikado kaj teknologio kaj sociaj sciencoj respektive.

Eŭropa kaj internacia alvokiĝo

Jaume I buildingMovebleco de studentoj de UPF kaj movebleco de internaciaj studentoj al UPF al kaj de prestiĝaj universitatoj de la tuta mondo, kunlaboraj interkonsentoj kun pli ol tricent universitatoj de la tuta mondo, aliĝo de internacia instruistaro kaj esplorantoj de la unua nivelo kaj aktiva partopreno en internaciaj projektoj, retoj kaj asocioj estas ekzemploj de internacia alvokiĝo de nia universitato.

Rendimento kaj labor-trovo

Altaj indicoj de akademia rendimento kaj labor-trovo situigas UPF-n en priveligia pozicio kompare al la resto de publikaj universitatoj de la hispania universitata sistemo.

Teknologia novigado

Plibonigo de kvalito pere de novaj teknologioj estas unu el la grandaj defioj de Universitato Pompeu Fabra. Nuntempe UPF estas unu el la ĉefaj universitatoj de Hispanio en disvolvado kaj apliko de novaj teknologioj de informado kaj komunikado, tiom en akademia medio, kiom en la administracia.

Multlingveco

UPF estas multlingva universitato. En UPF kunvivas la kataluna - propra kaj oficiala lingvo de la Universitato -, la kastilia - kunoficiala -, kaj la angla. Tiuj ĉi tri lingvoj estas la ĉefaj lingvoj de komunikado kaj akademia laboro.

Servoj de subteno al internaciaj studentoj

Inter la personigitaj servoj, kiujn proponas UPF al internaciaj studentoj, elstaras Oficejo de Movebleco kaj Akcepto. Tiu ĉi Oficejo provizas helpon pri akademiaj, praktikaj kaj leĝaj demandoj al ĉiuj studentoj, venantaj al UPF el eksterlandaj universitatoj. Aliaj servoj por internaciaj studentoj estas: universitataj komunloĝejoj, kursoj de la kataluna kaj la hispana, lingva programo (angla, franca, germana, araba, ĉina, japana k.a. lingvoj), programo de lingvaj volontuloj (interŝanĝo) kaj Programo de Hispanaj kaj Eŭropaj Studoj.